1) Estos senprokraste kashitaj el la dekstra kolonoj la raportoj kiuj:

- havas rasisman, seksisman aú ian ajn diskriminacian senton;
- enhavas personajn ofendojn;
- faras ian ajn komercan propagandon;
- celas elstarigi iun kandidaton aú politikan partion;
- estas opozicianta al la principoj kaj valoroj de SCA-Brazilo.

La tekstoj forigitaj el la dekstra kolono estas senditaj al la ligilo pri kashitaj tekstoj.

2) Tekstoj celantaj nur kontakti personojn aú Sendependan Centron de Amaskomunikiloj mem ne rajtas esti publikigitaj kiel novajhoj. Por kontakti personojn, uzu la debat-listojn; por kontakti SCAn, skribu al contato@midiaindependente.org;

3) La tekstoj ne povas esti publikigitaj dufoje kaj teksto publikigita kiel komento de alia teksto ne ne rajtas esti publikigita alifoje kiel sendependa teksto;

4) La raportoj publikigitaj, normale havas nenian kopirajton. La interesitoj povas reprodukti kaj distribui la tekstojn por ne komercaj celoj, kondiche ke oni menciu la verkinton kaj fonton. Tekstoj kun kopirajtoj povas esti publikigitaj kondiche ke la situacio estas klarigita kaj estu permeso de la posedanto de la kopirajtoj;

5) La eldona kolektivo ne eldonas la enhavon de la tekstoj, sed rajtas fari etajn modifojn formatajn por akordigi la informojn al la teknikaj normaj modeloj de la pagharo.

Sendependa Centro de Amaskomunikilo ne respondecas pri la enhavo de la publikigajhoj.

Eldona kolektivo SCA-Brazilo