Kio estas Sendependa Centro de Amas-komunikiloj (SCA)?

Sendependa Centro de Amas-komunikiloj estas internacia reto de sendependaj produktantoj de amas-komunikiloj, kiuj estas zorgantaj kaj kompromitataj pri la konstruado de socio libera, egaleca kaj kiu respektas la naturan medion.

Ghi estis kreita origine en Seatle kiel alternativa rimedo por raporti pri la eventoj kiuj okazigis la fiaskon de la "Kunsido de la Jarmilo" de MKO (Monda Komerca Organizajho) en novembro de la jaro 1999. La ideo estis havigi hejm-paghon en interreto kiu ricevadus kaj konservus videojn, bildojn, sonojn, kaj tekstojn kiuj povus esti publikigitaj kaj reproduktitaj sen kopirajtoj per iu ajn homo aú iu ajn amas-komunikiloj kiuj ne havas komercan profit-celon. Tio kio estis hejm-pagho de sendependaj jhurnalistoj ighis ankaú hejm-pagho en kiu la manifestaciantoj mem povis informadi. Ili komencis publikigi siajn historiojn kaj disponigi la videojn, la sonojn, intervjuojn verkitajn de ili mem. Dum la kresko de la protestoj kontraú la "tutmondigho" pligrandighis, Sendependaj Centroj de Amas-komunikiloj estis kreitaj chie kie la "novaj movadoj" aperis. Nuntempe estas pli ol 70 Sendependaj Centroj de Amas-komunikiloj en pli ol 30 landoj en chiuj kontinentoj. Sendependa Centro de Amas-komunikiloj de Brazilo naskighis okaze de disvolvigho de la organizado de la movado kontraú la tutmondigho en São Paulo kiu instigis la proteston la 26an de septembro 2000 (S26) kiam kunsidis en Prago MFI (Monda Fonduso Internacia) kaj MB (Monda Banko). En decembro 2000, la hejm-pagho de Sendependa Centro de Amas-komunikiloj aperis kaj ekde tiam ghi klopodas raporti pri eventoj ligitaj al la socia lukto.

Sendependa Centro de Amas-komunikiloj estas ne-komerc-cela projekto kreata nur de volontuloj.

Kiel organizighas Sendependa Centro de Amas-komunikiloj en Brazilo?

En Brazilo, Sendependa Centro de Amas-komunikiloj estas reto de kolektivoj disigitaj en 7 urboj. Chiu kolektivo disvolvas lokajn projektojn kaj ili chiuj partoprenas la adminstradon de la hejm-pagho. Chiuj kolektivoj organizighas per ne-hierarkia formo kaj havas la kompromison akcepti la principojn kaj la eldonan politikon. Por formale fondighi, chiu kolektivo bezonas almenaú 5 volontulojn, estante almenaú unu el ili teknike kapabla pri informadiko ( aú kun preteco lerni). Tamen, grupoj kun malpli da membroj rajtas kontribui per partoprenoj en diversaj projektoj.

Kiuj estas la projektoj de Sendependa Centro de Amas-komunikiloj?

Sendependa Centro de Amas-komunikiloj havas multajn projektojn. Unue estas la hejm-pagho kiu ne celas esti projekto ekskluzive ligita al Interreto sed roli kiel ponto inter la alta teknologio (interreto) kaj la tradiciaj teknologioj de amas-komunikiloj (chefe radio kaj televido). La ideo celas interligi la teknikajn eblecojn de interreto al disvastigo de informoj per tradiciaj metodoj. Tiel, ekzemple, la son-arkivoj estas konservitaj en la hejm-pagho kiuj poste estos disaúdigitaj fare de la liberaj kaj komunumaj radioj; kelkaj kolektivoj de la reto SCA-Brazilo ankaú ellaboras inform-raportojn kiuj estas sendataj al radioj kiuj utiligas ilin baze por la komunumaj radiaj raportoj. La sama procedo estas utiligata en la ellaboro de la tradiciaj gazetoj kiaj "Ação Direta" (Rekta Ago), aú la tiel nomataj fosto-gazetoj kiel "CMI na Rua" (SCA Surstrate) aú "O Poste" (La Fosto). La Sendependaj Centroj de Amas-komunikiloj ankaú produktas ofte inform-raportojn. Kelkaj videoj produktitaj fare de la reto SCA-Brazilo estis: "La komenco ne estis en Seatle, la fino ne estos en Kebeko" (pri la protestoj en São Paulo kontraú ALCA), "Anita Garibaldi" (pri la plej granda urba okupacio en Brazilo) kaj "Popolaj Raportistoj" (pri la kreado de raportistoj en sociaj movadoj).

Kiel vi povas partopreni

Vi povas partopreni per diversaj manieroj, depende de via kapablo kaj de via disponebla tempo. Vi povas esti nur eventuala kontribuanto, publikigante de tempoj al tempoj, artikolojn en la hejm-pagho. Se vi shatas skribi kaj volas fari esplorajn raportojn kaj inform-raportojn pri eventoj vi povas partopreni la kolektivojn pri eldona politiko kaj disvastigo. Vi ankaú povas helpi per periodaj tradukadoj. Sendependa Centro de Amas-komunikiloj estas mondskala reto kiu produktas grandan kvanton de bonaj raportoj, kaj ni bezonas periode tradukistojn ne nur de eksterlandaj lingvoj al la portugala same kiel de la portugala al eksterlandaj lingvoj. Se vi scias iom pri informadiko (se vi scias kio estas "script", konas PHP-n, Linukson kaj tiajn enigmajn aferojn) vi povas oferi teknikan helpon por la subtenado de la hejm-pagho kaj por la disvolvigado de la softvaro (nomata Mir). Vi ankaú povas envolvighi en iu ajn el la ekzistantaj projektoj aú ech krei ian novan.

En urbo Belo Horizonte, skribu al bh@midiaindependente.org.
En urbo Brasília, skribu al brasilia@midiaindependente.org.
En urbo Campinas, skribu al campinas@midiaindependente.org.
En urbo Caxias do Sul (RS), skribu al caxias@midiaindependente.org.
En urbo Fortaleza, skribu al fortaleza@midiaindependente.org aú partoprenu la lokan kunsidon kiu okazas chiusabate je la 10 horo sub Planetário do Centro Dragão do Mar de Arte e Cultura.
En urbo Goiânia, skribu al goiania@midiaindependente.org.
En urbo Porto Alegre, skribu al poa@midiaindependente.org.
En urbo Rio de Janeiro, skribu al rio@midiaindependente.org.
En urbo Salvador, skribu al ssa@midiaindependente.org aú partoprenu la lokan kunsidon kiu okazas chiusabate je la 14a horo che la publika promenejo.
En urbo São Paulo, skribu al saopaulo@midiaindependente.org.

En aliaj urboj skribu al voluntarios@midiaindependente.org.

Aú kontaktighu kun la novaj kolektivoj kiuj estas kreataj en via regiono:

SCA ABC (SP): abc@midiaindependente.org
SCA Cuiabá (MT): cuiaba@midiaindependente.org
SCA Curitiba (PR): curitiba@midiaindependente.org
SCA Recife (PE): recife@midiaindependente.org
SCA Rio Grande (RS): riogrande@midiaindependente.org
SCA São José dos Campos (SP): saojose@midiaindependente.org
SCA Vitória (ES): vitoria@midiaindependente.org

Por partopreni la diskut-liston de Sendependa Centro de Amas-komunikiloj, alighu per:

http://lists.indymedia.org/mailman/listinfo/cmi-brasil
(Tio chi listo estas nur por diskuti temojn rilatajn al Sendependa Centro de Amas-komunikiloj.)

Por partopreni la dissend-liston de la tradukistoj alighu per: http://lists.indymedia.org/mailman/listinfo/www-pt

Por partopreni la teknikan diskut-liston, alighu per: http://lists.indymedia.org/mailman/listinfo/cmi-brasil-tech

Lokaj Diskut-listoj: Belo Horizonte, Campinas, Caxias do Sul, Fortaleza, Goiânia, Porto Alegre, Rio de Janeiro, Salvador kaj São Paulo.